Moskvo–Kasiopeo
El profundo de la Universo la Teron atingas radia alarmsignalo de raciaj estaĵoj el la sistemo de stelo Ŝedar’ (Alfa de konstelacio Kasiopeo). La projekto, kiun proponis juna inventisto Viktor Sereda, devas ebligi atingi la planedon per tera kosmoŝipo – sed la flugo daŭros dum jardekoj. Tial la teamo de la kosmoŝipo SAGO (Stelŝipo Anihilacia Gravita Oscilatora) estas formata el 14-jaraj lernejanoj. Ĉio estas zorge pripensita, sed Fjodor Lobanov, fantaziulo kaj petolulo, kaŝiĝinta en la stelŝipo, preter sia volo faras tiel, ke la ŝipo, superinte la lum-rapidecon, atingas sian celon 27 jarojn pli frue ol planite.
- Jaro: 1974
- Lando: Soviet Union
- Ĝenro: Science Fiction, Family, Adventure, Comedy
- Studio: Gorky Film Studios
- Ŝlosilvorto:
- Direktoro: Richard Viktorov
- Rolantaro: Misha Yershov, Aleksandr Grigoryev, Vladimir Savin, Владимир Басов, Ольга Битюкова, Nadezhda Ovcharova